Esperanto en la stacidomo

La ĵus inaŭgurita aŭtobusa stacidomo de Rondonópolis, provinco Mato Grosso, Brazilo, prezentas informŝildojn en la internacia lingvo (vidu fotojn). La pasaĝeroj esperantistoj, kiuj alvenos, ekveturos aŭ trapasos la stacidomon, povos tre facile trovi la deziratan lokon pro tre videblaj esperantlingvaj ŝildoj. "Esperanto estas tre alloga temo, multaj homoj scivolemas kaj petas informojn pri la lingvo.", diras s-ro Luiz Garcia, administranto de la stacidomo (vidu foton). La informejo nun disdonas faldfoliojn pri la internacia lingvo, kaj la publiko tre favore akceptas la proponon.

La mesaĝo-kampanjo: en junio/2001, dum la konstruado de la stacidomo, la urba Esperanto-klubo proponis al ties administrantoj, ke la ŝildoj havu ankaŭ esperantlingvan tekston, apud la portugala. La administrantoj montriĝis iom skeptikaj pri la uzebleco de Esperanto, kaj argumentis, ke ni devus pruvi, ke Esperanto estas vivanta kaj utila lingvo. Ili fiksis, ke se almenaŭ 200 retmesaĝoj venus el malsamaj mondpartoj, ili akceptus la proponon. La loka klubo do iniciatis kampanjon en interreto, por atingi la deziratan kvanton. Petoj estis dissendataj tra la esperantaj kaj priesperantaj retlistoj, kaj la esperanta popolo amase reagis al la kampanjo. Pli ol mil mesaĝoj alvenis, el pli ol sepdek landoj. Tia amasa reago forte impresis s-ron Francisco Luz, aŭtoron de la arkitektura projekto. "Estis vera surprizo ricevi tiom da mesaĝoj, el tiel diversaj mondpartoj", li diris. La ĉefadministranto, s-ro Luiz Garcia, kiu komence estis tre skeptika, estas nun unu el la plej entuziasmaj apogantoj. Al la loka gazetaro li deklaris: "La kampanjo montris, ke Esperanto estas vivanta, ekspansianta lingvo, kaj la ŝildoj helpos diskonigi nian urbon tra la lando kaj eĉ tra la mondo".

La stacidomo: La stacidomo nomiĝas "Alberto Luz", omaĝe al pioniro, kiu antaŭ kvindek jaroj enmigris la urbon kaj multe helpis en ĉi-ties socia kaj ekonomia disvolviĝo. Ĝi estas privata iniciataĵo, kaj servos al interurbaj kaj interprovincaj aŭtobusoj. Ĝia oficiala inaŭguro okazis je la 10a/decembro/2001, tago de la urba datreveno (kun prokrasto rilate al la antaŭe anoncita dato, ni pardonpetas). La urbo Rondonópolis situas en tre grava ŝosea kunfluejo (vidu mapon) kaj laŭ la stacidomo pasos ĉirkaŭ sep milionoj da pasaĝeroj jare.

La urbo: Rondonópolis situas en okcidenta Brazilo ( 17º S, 55º W), apud ekologia turismejo Pantanalo, kaj mezvoje al Amazonio. Ĝi havas 180 mil loĝantojn, kaj estas la dua ekonomie plej grava urbo en la provinco Mato Grosso. La nomo Rondonópolis (= urbo de Rondon) estas omaĝo al marŝalo Cândido Rondon, kiu komence de la 20a jarcento starigis telegrafejon, ĉirkaŭ kiu naskiĝis la urbo.

La loka esperanto-klubo: En la fruaj 1980aj jaroj alvenis la urbon s-ro Ciro Gomes de Freitas, kaj fondis tie teatran grupon BRATEG. Tiu teatra grupo uzadis ĉefe Esperanton, kaj estis premiita de Belartaj Konkursoj en UK-1981 (Braziljo, Brazilo). En 1984 memlerninto Carlos Pereira kaj Ciro Gomes de Freitas okazigis diversajn kursojn, kiuj formis la duan generacion, al kiu apartenas klubestro Ilson Pereira dos Santos. Ĉiujare la klubano Pedro Battaglini instruas Eon al novaj generacioj.

Dankon! La Esperanto-klubo de Rondonópolis tre kore dankas ĉiujn, kiuj sendis mesaĝon aŭ iel helpis disvastigi la peton. Specialan dankon meritas ankaŭ la stacidomaj administrantoj kaj proprantoj, kiuj nun apogas kaj subtenas Esperanton.

Fotoj (klaku sur ili por vidi en pli granda formato)

Foto 1: La ĉefenirejo. En la centro oni povas vidi informejon, kie haveblas informiloj pri Eo

Surklaku por vidi pli grandan

Foto 2: La stacidomo el aera vidpunkto.

Surklaku por vidi pli grandan

Foto 3: La pakaĵo-gardejo

Surklaku por vidi pli grandan

Foto 4: La minoritata juĝejo

Surklaku por vidi pli grandan

Foto 5: La duŝejo

Surklaku por vidi pli grandan

Foto 6: La necesejo

Surklaku por vidi pli grandan

Foto 7: Pasaĝeroj enbusiĝas al aliaj urboj/provincoj

Surklaku por vidi pli grandan

Foto 8: La pakaĵo-gardejo el alia vidpunkto

Surklaku por vidi pli grandan

Foto 9: Esperanto-klubestro Ilson Pereira dos Santos interparolas kun staciestro Luiz Garcia

Surklaku por vidi pli grandan

Foto 10: Pedro Battaglini, membro de la loka e-klubo

Surklaku por vidi pli grandan

Foto 11: Ilson Pereira dos Santos, e-klubestro

Surklaku por vidi pli grandan

Foto 12: Carlos Alberto Alves Pereira, membro de la loka e-klubo, aŭtoro da la programo "Kurso de Esperanto".

Surklaku por vidi pli grandan

La urbo en la mapoj de Google


Surklaku por vidi la kompletan mapon el Google

Foto 13: La centro de Rondonópolis

Surklaku por vidi pli grandan


Al la paĝaro de "Kurso de Esperanto"