Kurso de Esperanto

Letras de músicas

Ana Person

Vera Amiko

muziko & teksto: Ana Person / traduko: José S. Simas

MP3 vera_amiko.mp3

G7+
La amiko plej sincera
C7+
Jen alvenas sen atend’
D7 G7+ C7+
Koro plena je pac’, pac’ ...
G7+ C7+
Donacoj estas vortoj, gestoj, signaloj
D7
Dirante ke estas eblo
G7+ C7+ G7+
Kontinui, kontinui, kontinui
C7+
Ĉiam batali
G7+
La amiko plej sincera
C7+ G7+
Sekas larmojn, ĉiujn larmojn
Em C7+ F7+
Anima kunfandiĝo ...
G7+
La distanco ne ekzistas,
C7+
Nek la malfacilaĵ’
D7
Por kuri, veni, vidi
G7+
Igi vin en rido
C7+ D7
Ĝui belan vivon kia estas ĝi
G7+ C7+
La amiko plej sincera iras se estas dezir’
D7
Sed en forir’ ni kredas ja
G7+
Ke li daŭras tie ĉi
C7+ G7+ C7+ G7+

Merlin

Aliaj Mondoj

muziko & teksto: Markone Froes

MP3 aliaj_mondoj.mp3

Vinilkosmo http://www.vinilkosmo.com

Aliaj mondoj
Aliaj vivoj
Aliaj historioj
    (2x)

Mi scias ke jam mi marŝas ĉi tie
Antaŭ longa tempo
Iom da tempo pasis
Mi jam nek memoras plu
Kaj preskaŭ ĉiam en la fino
Mi perdiĝis en la kurboj
Historioj misdiritaj
Eraroj kiuj sekviĝis
Kaj estis ĉiam

Aliaj mondoj
Aliaj vivoj
Aliaj historioj
    (2x)

Nun mi povas kompreni
Kiom estos por lerni
Ĉi tiu mondo estas lernejo
Kiel tiom aliaj estis
Kaj iom da tempo pasis
Por ke mi povu kompreni
Ke oni iras antaŭen
Estante ĉiam vide al vide

Aliaj mondoj
Aliaj vivoj
Aliaj historioj

Merlin

Verda Soldato

muziko & teksto: Emmanuel de Souza Lima

verda_soldato.mp3 verda_soldato.mp3

www.vinilkosmo.com http://www.vinilkosmo.com

Esti aŭ ne
Fari por okazi
Esti aŭ ne
Fari ĉion okazi

Alveni estonte
Forte kaj pove
Foriri el nun
Kiel venkulo

Ŝtonojn post truoj
Truojn post ŝtonoj
Venku obstaklojn
Verda soldato

Neniam rezignu
De vera milito
Estos rekompenco
El granda valoro

Esti aŭ ne
Fari por okazi
Esti aŭ ne
Fari ĉion okazi...

Persone

Liza pentras bildojn

teksto: Martin & Bertilo
muziko: Martin

Longe for de mia mond'
Mi portiĝis per etera ond'
Al loko stranga tre
Fore de l' amika rond'
Plene je demandoj sen respond'
Kaj motorpane'
Marso aŭ Aldebaran'
Stelo sen samidean'
Vere mankis ies akompan'

Liza ĉiam volis pentri bildojn
Kaj ankaŭ mi, sed ne kun sama ĝu'
Kaj mia farbskatol'
Perdiĝis kun la vol'
Sed Liza pentras bildojn daŭre plu

Mi promenas dum vesper'
En la poŝ' bileto kaj moner'
Por subteni min
Estas sur la tuta ter'
Unu nur kun ĝusta karakter'
Por kompreni min
Ĉu kritiko aŭ admon'
Ĉu ideo aŭ propon'
Vi kontaktu min per telefon'

Liza ĉiam volis pentri bildojn
Kaj ankaŭ mi, sed ne kun sama ĝu'
Kaj mia farbskatol'
Perdiĝis kun la vol'
Sed Liza pentras bildojn daŭre plu

Eble mi jam sciis de komence
Eble malgraŭ ĉio pravis mi...

Liza ĉiam volis pentri bildojn
Kaj ankaŭ mi, sed ne kun sama ĝu'
Kaj mia farbskatol'
Perdiĝis kun la vol'
Sed Liza pentras bildojn daŭre plu
Verŝajne Liza pentras bildojn daŭre plu

Persone

La Ĉielo

muziko: Martin
teksto: Bertilo

Mi kuŝas ununura sur la lit'
Apude fajfas la maŝin'
Mian spiron mi ne povas aŭdi plu
Ĝi ŝajne jam forlasis min
Ŝvebas mi sub plafon'
Plej interesa perspektiv'
Jen aŭdeblas la son'
Promeso pri alternativ'

Estas fin' de la tunel'
Infera bril' el la ĉiel'

Li bonvenigas min al sia hejm'
La mastro de la nova ter'
Eldiras li per fajra fulmotondra voĉ'
Verdikton pri la sola ver'
Elektra ŝok' al la kor'
Ĝi skuas kaj min tiras re
La demon' estas for
Mi pensas nun ke tamen ne

Ĵomart kaj Nataŝa

Mi sopiras

Teksto kaj muziko: Ĵomart kaj Nataŝa

Mi sopiras kiam vi forestas
Mi malbonas kiam vi apudas
Ie restis niaj gajaj festoj
Kiel hela kaj foira budo.

Ĉu rimarkis vi ke malaperis
Niaj sentoj? Nur kutimoj restis
Nur malbonaj kantoj en kajero
Nur leteroj varmaj kaj modestaj

Ni akiris multajn gravajn aĵojn
Ĉu memoras ni por kiu celo?
Ni atingis altan vivetaĝon
Sed ne hejmon havas ni, hotelon.

Vi silentas, vi senvorta estas
Nur rideto la vizaĝon ludas.
Ĉu sopiras vi se mi forestas?
Ĉu malbonas kiam mi apudas?

Persone

Sola?

muziko & teksto: Martin

Bluaj tagoj, grizaj tagoj
Kun la familio
Nigraj noktoj, blankaj noktoj
Tro multe da viskio
Kaj realeca sent'
Aperas dum moment'

Kaj mi demandas min
Kiam mi estas kun ŝi
Ĉu mi estas sola?
Jes mi demandas min
Kiam mi estas kun ŝi
Ĉu mi estas sola?

Mi nur bonfartas en la kaoso
Dum vivo frapas vange
Mi nur feliĉas kiam mi ploras
Ĉu ne estas strange?

© 2001-2024 Kurso de Esperanto - Todos os direitos reservados

Patrocínio e versão francesa : LinguaForce