| Merlin
Aliaj Mondoj
muziko & teksto: Markone Froes
aliaj_mondoj.mp3
http://www.vinilkosmo.com
Aliaj mondoj
Aliaj vivoj
Aliaj historioj
(2x)
Mi scias ke jam mi marŝas ĉi tie
Antaŭ longa tempo
Iom da tempo pasis
Mi jam nek memoras plu
Kaj preskaŭ ĉiam en la fino
Mi perdiĝis en la kurboj
Historioj misdiritaj
Eraroj kiuj sekviĝis
Kaj estis ĉiam
Aliaj mondoj
Aliaj vivoj
Aliaj historioj
(2x)
Nun mi povas kompreni
Kiom estos por lerni
Ĉi tiu mondo estas lernejo
Kiel tiom aliaj estis
Kaj iom da tempo pasis
Por ke mi povu kompreni
Ke oni iras antaŭen
Estante ĉiam vide al vide
Aliaj mondoj
Aliaj vivoj
Aliaj historioj
Merlin
Verda Soldato
muziko & teksto: Emmanuel de Souza Lima
verda_soldato.mp3
http://www.vinilkosmo.com
Esti aŭ ne
Fari por okazi
Esti aŭ ne
Fari ĉion okazi
Alveni estonte
Forte kaj pove
Foriri el nun
Kiel venkulo
Ŝtonojn post truoj
Truojn post ŝtonoj
Venku obstaklojn
Verda soldato
Neniam rezignu
De vera milito
Estos rekompenco
El granda valoro
Esti aŭ ne
Fari por okazi
Esti aŭ ne
Fari ĉion okazi...
| Persone Liza pentras bildojn
teksto: Martin & Bertilo muziko: Martin
Longe for de mia mond' Mi portiĝis per etera ond' Al loko stranga tre Fore de l' amika rond' Plene je demandoj sen respond' Kaj motorpane' Marso aŭ Aldebaran' Stelo sen samidean' Vere mankis ies akompan' Liza ĉiam volis pentri bildojn Kaj ankaŭ mi, sed ne kun sama ĝu' Kaj mia farbskatol' Perdiĝis kun la vol' Sed Liza pentras bildojn daŭre plu Mi promenas dum vesper' En la poŝ' bileto kaj moner' Por subteni min Estas sur la tuta ter' Unu nur kun ĝusta karakter' Por kompreni min Ĉu kritiko aŭ admon' Ĉu ideo aŭ propon' Vi kontaktu min per telefon' Liza ĉiam volis pentri bildojn Kaj ankaŭ mi, sed ne kun sama ĝu' Kaj mia farbskatol' Perdiĝis kun la vol' Sed Liza pentras bildojn daŭre plu Eble mi jam sciis de komence Eble malgraŭ ĉio pravis mi... Liza ĉiam volis pentri bildojn Kaj ankaŭ mi, sed ne kun sama ĝu' Kaj mia farbskatol' Perdiĝis kun la vol' Sed Liza pentras bildojn daŭre plu Verŝajne Liza pentras bildojn daŭre plu Persone La Ĉielo
muziko: Martin teksto: Bertilo
Mi kuŝas ununura sur la lit' Apude fajfas la maŝin' Mian spiron mi ne povas aŭdi plu Ĝi ŝajne jam forlasis min Ŝvebas mi sub plafon' Plej interesa perspektiv' Jen aŭdeblas la son' Promeso pri alternativ' Estas fin' de la tunel' Infera bril' el la ĉiel' Li bonvenigas min al sia hejm' La mastro de la nova ter' Eldiras li per fajra fulmotondra voĉ' Verdikton pri la sola ver' Elektra ŝok' al la kor' Ĝi skuas kaj min tiras re La demon' estas for Mi pensas nun ke tamen ne | Ĵomart kaj Nataŝa Mi sopiras Teksto kaj muziko: Ĵomart kaj Nataŝa Mi sopiras kiam vi forestas Mi malbonas kiam vi apudas Ie restis niaj gajaj festoj Kiel hela kaj foira budo. Ĉu rimarkis vi ke malaperis Niaj sentoj? Nur kutimoj restis Nur malbonaj kantoj en kajero Nur leteroj varmaj kaj modestaj Ni akiris multajn gravajn aĵojn Ĉu memoras ni por kiu celo? Ni atingis altan vivetaĝon Sed ne hejmon havas ni, hotelon. Vi silentas, vi senvorta estas Nur rideto la vizaĝon ludas. Ĉu sopiras vi se mi forestas? Ĉu malbonas kiam mi apudas? Persone Sola? muziko & teksto: Martin Bluaj tagoj, grizaj tagoj Kun la familio Nigraj noktoj, blankaj noktoj Tro multe da viskio Kaj realeca sent' Aperas dum moment' Kaj mi demandas min Kiam mi estas kun ŝi Ĉu mi estas sola? Jes mi demandas min Kiam mi estas kun ŝi Ĉu mi estas sola? Mi nur bonfartas en la kaoso Dum vivo frapas vange Mi nur feliĉas kiam mi ploras Ĉu ne estas strange? |